Donacu al la muzika kaso
Dum FESTO, ni volas subteni junajn artistojn kaj proponi al partoprenontoj kiel eble plej riĉan muzikan programon. Se vi volas subteni tiun strebon, aldonu vian donacon dum aliĝo (kun kromkostoj) aŭ ĝiru vian donacon rekte al la bankkonto de JEFO (sen kromkostoj).
Menciu la celon de via donaco (muzika kaso). Ĝi estos uzita por rekompensi artistojn kaj venigi pli da, lui bonkvalitan sonsistemon kaj muzikilojn, grandan scenejon kaj tiel plu. Dankon al vi!
Subtenu junulojn partopreni en FESTO!
Malgraŭ niaj klopodoj oferti malmultekostajn restadkondiĉojn, FESTO ne estas finance alirebla por ĉiuj. Tial ni petas VIAN helpon kontribui al solidara FESTO-fonduso por subteni la partoprenon de nepagipovaj junuloj. Same kiel por la muzika kaso, aldonu vian donacon dum aliĝo (kun kromkostoj) aŭ ĝiru vian donacon rekte al la bankkonto de JEFO (sen kromkostoj).
Ne forgesu mencii la celon de via donaco (solidara fonduso). Via donaco estos uzita por pagi parton de vojaĝ- kaj restadkostoj al meritindaj partoprenontoj, kiuj helpos al la organizado aŭ prelegos surloke. Koran dankon!
Ni ĉefe kuraĝigas lokajn klubojn okazigi donackampanjojn por subteni junajn komencantojn partopreni en FESTO. Se vi bezonas helpon aŭ deziras ke ni prezentu FESTOn ĉe via loka klubo (verŝajne rete), nepre kontaktu nin!
Kontribuu al la programo
Alvoko por programkontribuontoj aperos baldaŭ!
Ĉu vi atingos FESTOn aŭte? Iĝu FESTO-ŝoforo!
Dum la alven- kaj forirtago, ni bezonos vian helpon por veturigi partoprenontojn, kiuj ne povos piediri de la stacio de Moissac al la ejo pro sankialoj, aŭ kiuj alvenos tre malfrue vespere.
Dumsemajne, ni fojfoje bezonos helpon por veturigi artistojn, gastojn, aĉetumi aŭ solvi urĝaĵojn. Se vi havas aŭton kaj pretas kelkfoje ŝofori, sciigu nin tuj ĉe festo[ĉe]esperanto-jeunes.fr!