La minimuma antaŭpago por FESTO estas 50€. Memoru ke validas la aliĝperiodo de la alveno de via antaŭpago al la konto de JEFO.
Paginte, bonvolu nepre sendi pruvilon de pago al festo@esperanto-jeunes.org.
Plej malmultekoste: al la bankokonto de JEFO
Sendu vian pagon per SEPA-banka ĝiro al la konto de JEFO. Bonvolu indiki « FESTO + kompleta nomo » por ke ni povu trakti vian pagon.
- Kontoposedanto: Espéranto-Jeunes
- Banko: La Banque Postale
- Adreso: 4 bis Rue de la Cerisaie, 75004 PARIS FRANCE
- IBAN: FR7020041010123170994Y03311
- BIC: PSSTFRPPSCE
Plej rapide: kredit- aŭ debitkarte per PayPal
Uzu la PayPal servon en la dediĉita formularo por rekte pagi per kredit- aŭ debitkarto. Sciu ke PayPal postulas krompagon de 3,5% + 0.5€.
Se vi ne volas pagi ĝin, konsideru ĝiri vian kotizon al la bankkonto aŭ la ĉifrovaluta monujo de JEFO.
Malmultekoste kaj rapide: ĉifrovaluto per la blokĉeno Celo
Sendu vian kotizon al la ĉifra monujo de JEFO pere de la karbonnegativa blokĉeno Celo.
La akceptataj valutoj estas Celo-Eŭro, Tether USD kaj USDC.
Uzu ĉifrovalutan interŝanĝapon (Binance, Coinbase ktp.) kaj rekte ĝiru al nia adreso per Celo por malmultkosta ĝirkosto je malpli ol 0.05€.
Alternative uzeblas la retoj Ethereum, Arbitrum One, Optimism kaj Base sed la ĝirkostoj povas esti pli altaj.

Dum FESTO eblos pagi ceteraĵojn per ĉifrovalutoj. Ni forte rekomendas deponi elspezontan monon al la poŝtelefona monujo Valora pro la malaltegaj ĝirkostoj (malpli ol 0.001€).