Ni deziras provizi ĉiun ĉeestanton per agrabla, sekura kaj inkluziva festivala sperto sendepende de ties kultura fono, raso, klaso, religio, genraj identeco kaj esprimo, seksorientiĝo, aĝo, korpa aspekto, handikapeco, lingvokapablo, ktp.
Molesto, en ajna formo, ne estos tolerata.
Kvankam ni prenas kiel bazon la supozon, ke ĉiuj partoprenantoj de la festivalo mem komprenas kaj akceptas la ĝeneralan koncepton ĉi-supre prezentitan, ni traktas tiun ĉi temon tre serioze. Pro tio, ni petas ĉiujn legi la sekvajn regulojn kaj indikojn, kaj konscie observi ilin dum la evento.
Molesto inkluzivas ĝenan interrompadon de konversacioj aŭ aliaj eventoj, ĝenan korektadon de lingvaj eraroj, senkonsentan fotadon, filmadon aŭ voĉregistradon, ofendajn komentojn aŭ ŝercojn, intencan timigadon, postkuradon, malkonvenan fizikan kontakton, kaj nebonvenan flirtecan kaj seksan atenton.
Ni specife invitas ne afiŝi, disdoni, projekcii aŭ alimaniere diskonigi dum la festivalo ajnan materialon (varbilojn, informilojn, ktp.) kiuj uzas nemotivitan seksan enhavon kiel atentokaptilon.
Diskutoj aŭ bildoj rilataj al sekso, pornografio, diskriminacia parolo aŭ simile, estas bonvenaj nur en esceptaj kazoj, kiam ili plenumas tiujn ĉi kondiĉojn:
- La organizantoj donis permeson (ekz. akceptis oficiale enmeti ilin en la programon de la evento);
- Ili estas necesaj por la temo de la diskuto kaj ne ekzistas alternativoj;
- Ili estas prezentitaj en respektema maniero;
- La ĉeestantoj estas avertitaj antaŭe kaj havas la eblon forlasi la aktivaĵon se ili ne sentas sin komfortaj.
Fumi ne estas permesite ene de la kongresejaj konstruaĵoj kaj ĉie ene de la kongreseja tereno (kiel ĉe/apud naĝejo, manĝteraso, tendumejo, futbaltereno, parkejo kaj tiel plu). Oni rajtas fumi ekster la pordego de la kongresejo, sed bonvolu zorgi ne ĝeni enirantojn kaj elirantojn kaj homojn, kiuj malŝatas la fumon, kaj ne forgesu ĵeti la cigared-stumpon al rubujo.
Se vi ŝatus foti dum la evento, konsideru kaj respektu la fakton, ke ne ĉiuj homoj ŝatas aŭ volas esti fotitaj. Krome, antaŭ publikigi aŭ diskonigi viajn fotojn al konatuloj kaj en la interreto, klopodu havi la konsenton de la partoprenantoj, kiuj aperas en ili. Kontrolu sur iliaj nomŝildoj, ĉar tie estos indikilo, ĉu la partoprenanto konsentas esti fotita aŭ ne.
Ni atendas ke partoprenantoj, kaj eventualaj eksteraj gastoj, sekvu tiujn ĉi gvidliniojn ĉe ĉiuj kongresejoj kaj kongres-rilataj sociaj eventoj.
Se partoprenanto engaĝiĝas en molesta konduto, la organizteamo povas entrepreni ajnan agon, kiun ili konsideras taŭga, de parolaj avertoj ĝis, kiel lasta rimedo, forpeli tiun homon el la festivalo (sen repago), aŭ sinturni al la loka polico.
Se vi estas molestita, rimarkas ke iu alia estas molestata, aŭ havas ajnan alian zorgon, bonvolu kontaktiĝi tuj kun unu el la organizantoj, kiuj ĉiam estas pretaj helpi, konsili aŭ diskuti taŭgan solvon. La kontaktinformoj estas afiŝitaj ĉi tie en la retejo kaj ankaŭ en diversaj partoj de la festivalejo.
Pli specifaj kontaktoj kaj rimedoj por atentema kunestado estos provizitaj antaŭ kaj dum la aranĝo. Dubojn, demandojn aŭ komentojn pri tiuj ĉi reguloj vi povas direkti al: festo@esperanto-jeunes.org.
Tiuj ĉi reguloj fontas kaj inspiriĝis el la Reguloj por agrable IJK-umi de TEJO.