En tiu ĉi paĝo vi povas ĉion lerni pri ĉiuj kotizoj pagendaj por partopreni FESTOn. ALIĜU NUN!
Por ke via aliĝo estu valida, JEFO devas ricevi antaŭpagon. La minimuma antaŭpago estas 50€.
Pagu ĝin per la indikitaj pagmanieroj!
Por malkovri la sumon de via fina kotizo, plenigu la aliĝilon. La fina kotizo konsistas el la programkotizo + loĝado + manĝado + servoj. La prezoj priskribas tuttempan restadon. Portempaj partoprenontoj pagos sesonon de la tuttempa kotizo por ĉiu restada tago.
Aliĝu frue por ŝpari monon! Estas 3 aliĝperiodoj (ĝis la 15-a de marto, la 31-a de majo kaj la 31-a de julio, poste oni pagos same kiel surloka aliĝanto). Validos la aliĝperiodo de la alveno de via antaŭpago.
Ĉu vi estas spontana festivalano? Eblos ankaŭ aliĝi surloke! Tamen, lokoj en dormoĉambroj estas limigitaj, do se vi ne pretas por la tendumejo, ne tro prokrastu vian aliĝon al FESTO!
Programkotizo
Validas via aĝo je la komenco de la evento, je la 17-a de aŭgusto 2025. La (mal)rabatoj estas kalkulitaj kiel parto de la programkotizo.
Aĝo | Kotizo |
---|---|
-18 jarâguloj | 25€ |
18-26 jarâguloj | 50€ |
27-35 jarâguloj | 75€ |
36+ jarâguloj | 125€ |
Landaj rabatoj
Loĝlando | Rabato |
---|---|
A-landoj | 0€ |
Rabato B-landoj | -10€ |
Rabato C-landoj | -25€ |
Rabato Ĉ-landoj | -40€ |
A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Francio, Finnlando, Germanio, Gronlando, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Kanado, Kataro, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Monako, Nederlando, Norvegio, Portugalio, San-Marino, Slovenio, Svedio, Svislando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono, Vatikanurbo
B-landoj: Aŭstralio, Barejno, Estonio, Grekio, Hongkongo, Hungario, Japanio, Kuvajto, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makao, Novzelando, Pollando, Rumanio, Rusio, Singapuro, Slovakio, Sud-Koreio, Tajvano
C-landoj: Albanio, Bosnio-Hercegovinio, Brazilo, Brunejo, Bulgario, Ĉinio, Gujano, Jordanio, Kosovo, Maroko, Meksiko, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Saŭda Arabio, Serbio, Sudafriko, Turkio, Ukrainio
Ĉ-landoj: Ĉiuj aliaj landoj
Aliĝperiodoj
Ne malŝparu, aliĝu frue al la FESTO por eviti malrabatojn!
Periodo | Datoj | Malrabato |
---|---|---|
Dum JES 2024 | ĝis la 2-a de januaro | -10€ |
1a aliĝperiodo | ĝis la 15-a de marto | 0€ |
2a aliĝperiodo | ĝis la 31-a de majo | 15€ |
3a aliĝperiodo | ĝis la 31-a de julio | 30€ |
Surloka aliĝo | ekde la 1-a de aŭgusto | 50€ |
Kromaj rabatoj
Kategorio | Rabato |
---|---|
Membro de JEFO | 10€ |
Loĝado
Ĉiuj ĉambroj en la FESTejo estas plurlitaj (4 ĝis 6 litoj po 1 ĉambro). Matraco, kovrilo kaj kuseno estos provizataj. Kunportu litotukojn aŭ dormosakon!
Ĉi jare, denove eblos tendumi sur herbejo. Por tendumi, kunportu ĉion necesan (tendon, aermatracon, dormosakon, kusenon…) el via hejmo. Tranokto en propra kamioneto eblos laŭ samaj kondiĉoj en la enfermita parkejo.
La prezoj estas po 1 homo.
Dormejo | Tago | Semajno |
---|---|---|
Lito en plurlita ĉambro | 20€ | 140€ |
Tendo/kamioneto | 8€ | 56€ |
Manĝado
Ĉiuj manĝoj kuiritaj de la FESTO-ĉefkuiristo estos veganaj. Memzorgantoj havos aliron al ekipita kuirejo. Iloj kiel potoj, patoj, kuiriloj, manĝilaro estos provizataj.
Manĝado | Prezo tage | Prezo semajne |
---|---|---|
Ĉiuj manĝoj | 18€ | 118€ |
Memzorgantoj | / | 30€ |
Mendeblaj servoj
Servoj | Prezo |
---|---|
Litotukoj (kusentuko, matractuko, kovriltuko) | 30€ |