Ĉu vi volas partopreni mojosan festivalon en Sudfrancio kaj ĝui buntan muzikan programon? Ĉu vi volas esperantumi dum tuta semajno kaj festumi ĝis la nokto, nokto fin’? Ĉu vi ne povas vojaĝi ĝis Indonezio por partopreni la IJK-n? Venu al FESTO!
Post pli ol dekjarlonga paŭzo, FESTO revenas. Ĝi okazos de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto en Moissac, Francio. Ĝin organizas la Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) kun muzika programo aranĝita kun EUROKKA. Sekvu niajn progresojn kaj la informojn ĉi tie kaj Telegrame!
FESTO okazos en la metilernejo en la bela urbeto Moissac, proksime de Tuluzo. Koncertoj, naĝejo, somera etoso, ĉu vi bezonas pli?
La aliĝilo jam pretas! Vi havos apartan rabaton se vi aliĝas antaŭ la fino de la Junulara E-Semajno (JES). Ne maltrafu vian ŝancon!