Muzikaj atelieroj

Ateliero pri hiphopo kun fokuso al DĴ-ado kaj skrapado (« scratch »)

La atelieron gvidos Platano, eks-Pafklik (Parizo, Francio): la unua bando kiu aperigis hiphopajn albumojn en esperanto ekde 2006. Nun ke La Pafklik disiĝis, Platano repas laŭ muziko de aliaj muzikistoj sed ankaŭ koncertas kun novaj kantoj kaj multe da klasikaj kantoj el la repertuaro de La Pafklik. Dum FESTO 2025, Platano gvidos ateliero pri hiphopo: DĴ-ado kaj skrapado! La partoprenantoj povos lerni bazajn teknikojn kaj ekzerciĝi praktike.

Kantverka ateliero

Gijom’ Armide eklernis esperanton en 2005 je la aĝo de 30 jaroj. Tri jarojn poste, li partoprenis en siaj unuaj e-renkontiĝoj. Bonŝance en ambaŭ kongresejoj troviĝis piano disponebla por la partoprenantoj. Kiam Gijom’ ekludis kaj ekkantis siajn kantojn en la franca, homoj amasiĝis ĉirkaŭ li kaj petadis plu. Li ofte aŭdis « Verku kantojn en esperanto! » Tiel la afero komenciĝis. Dum FESTO 2025, Gijom’ gvidos atelieron pri kantverkado kaj tradukado de kantoj en la franca kaj en la germana!

Ateliero pri la teknikaj aspektoj de koncert-organizado

Melaine Desnos (Melono) estas komitatano kaj vic-prezidanto de EUROKKA ekde pli ol jardeko. Nuntempe profesia muzikisto, kaj piano instruisto por diversaj instruadfirmaoj. Krom koncerti sursceneje kaj engufuje, Melono proponos atelieron pri la teknikaj aspektoj de koncert-organizado. Li montros el kio konsistas sonsistemo kaj la bazajn teknikajn bezonojn kaj pritaksojn por plenumi akcepteblan spektaklon.

Ateliero pri mastrumado de muzikeldonejo

  • La diversaj aspektoj kaj etapoj de la muzik-produktado (parto 1)
  • La ĉena procezo de produktado kaj eldonado de album-projekto ĉe Vinilkosmo (parto 2)

Gvidas tiun ĉi dupartan atelieron pri mastrumado de muzikeldonejo Floréal Martorell (Flo!). En 1981, Flo fondis la asocion CAM (Collectif d’Activités Musicales) kaj direktis ĝin dum sep jaroj, aranĝante kiel muzikkolektivon, muzikekzercejojn, registrostudion, koncertojn, festivalojn, eldonante la gazeton “Rock-Press”. Flo lernis esperanton en 1987. En 1988, li fondis la asocion EUROKKA (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio). En 1990 li starigis ĉe EUROKKA en Donneville la diskeldonejon Vinilkosmo, kie dum 1990-2025 aperis 93 muzikalbumoj (kasedoj, vinildiskoj, KD, virtualaj albumoj). Ekde 2015 plejparte aperas virtualaj albumoj. Vinilkosmo funkcias ankaŭ kiel muzikvendejo kun eldonaĵoj propraj kaj de aliaj eldonejoj kun katalogo ĝis nun de 188 referencoj. Flo organizis pere de EUROKKA Esperanto-koncertojn, turneojn kaj aliajn muzikajn aranĝojn.