Dum FESTO 2025 okazos ampleksa, bunta muzika programo, en kunlaborado kun EUROKKA!
Sabato 16
- Alventago
Dimanĉo 17

- VOJAĜO (21:30 ĝis 22:30)
Vojaĝo estas Tuluz-bazita musik-bando kun tre persona stilo inter Trip-Hopo kaj Monda-Jazo.
La grupo konsistas el kvin muzikistoj: Galiss’ (kanto), Gilles Bénard (klavaroj), Didier Jéol (drumoj), Didier Kerboull (baso), Jean-Claude Patalano (soprana kaj tenora saksofonoj, klarneto, fluto ktp.)
Vojaĝo estas bando dediĉita al mediprotektado, paco kaj amikeco inter la popoloj. Tial la kantotekstoj de ĝiaj kantoj estas en Esperanto, la internacia lingvo kiu permesas al la bando havi tutmondan aŭdantaron.
Lundo 18

- Ĝjuzepe kaj Melono (21:30 ĝis 22:30)
Ĝjuzepe kaj Melono prezentos al ni ĵazajn pecojn luditajn duope, kun saksofono kaj orgeno.
La repertuaro konsistos el « standardoj » de ĵaza muziko kaj el komponaĵoj de la esperanta grupo Vojaĝo, rearanĝitaj por kaj de la duopo.
Mardo 19


- Platano (21:30 ĝis 22:30)
En Festo 2006, la hiphopa grupo La Pafklik unuafoje koncertis, sed post la fifama albumo « Fek al Esperanto » (2008), la grupo malaperis rapide poste.
Platano tamen daŭrigis sole dum 12 jaroj koncertante kaj produktante kompilaĵon (HHK1&2/Eo Subgrunde 2) kaj mikskasedojn.
Nu, post longa paŭzo, Platano revenas proponante koncerton ĉe la nova FESTO. La programo konsistos el kelkaj novaj kantoj kaj multe da klasikaj kantoj el la repertuaro de La Pafklik.
Merkredo 20

- JoMo (21:30 ĝis 23:30)
JoMo komencis muziki en la jaro 1977 kaj ekesperantiĝis en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia.
Li koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.
JoMo koncertos kun sia filino: nepre ne manku ĝin ĉar estos la unuan fojon!
Ĵaŭdo 21

- TIFEN (21:30 ĝis 22:30)
Pli ol dek jaroj post siaj diskretaj adiaŭoj al la internaciaj scenejoj, Tifen revenas!
Akompane de gitaro, li kantos -ĉefe- tradukaĵojn el la franca, celante kaj plaĉan disvastigon de ŝatataj kantoj, kaj ĝuon de la tradukostrebo, foje sukcesa.
Atentu, tiu koncerteto povas enteni spurojn de aligatoraĵoj.

- Gijom’ Armide (22:30 ĝis 23:30)
Gijom’ kantas siajn proprajn verkojn kaj siajn elfrancigaĵojn, pianludante. Temas pri foje ĝojaj, foje malĝojaj aferoj sed ĉiam kortuŝaj. Riaj tekstoj pritraktas temojn personajn kaj politikajn.
Eblas sekvi pli facile danke al samtempa projekciado de la tekstoj.
Vendredo 22
- Marmeladumado (21:30 ĝis 23:30)
Sabato 23

- Kaj Tiel Plu (21:30 ĝis 23:30)
La grupo alportos tradician katalunan muzikon al FESTO (gitaro, mandolino, flutoj, violono, violonĉelo, kontrabaso, perkutiloj kaj voĉoj).
La repertuaro ankaŭ plivastiĝas al okcitana tradicio ekde la trobadoroj ĝis la nuntempo, kaj al la judhispana tradicio.
Dimanĉo 24
- Forirtago