Kiel atingi la FESTOn

La ĉi-jara FESTO okazos ĉe la MFR (Maison Familiale Rurale, en Esperanto Kampara Familia Domo) de Moissac, en la departamento de Tarn-et-Garonne, en la regiono Okcitanio.

ADRESO

Maison Familiale Rurale
866 Route de la Mégère
82200 MOISSAC

FESTu piede 🏃‍♀️

La ejo troviĝas 4 kilometrojn for de la trajnstacio de Moissac. Eblas atingi ĝin piedirante dum malpli ol unu horo. La piedirvojo estas rekta, sed kunportu refraktilojn kaj ruĝan lumilon se vi alvenas post sunsubiro kaj atentu pri aŭtoj!

FESTu per trajno 🚞

Ni forte kuraĝigas vin veturi al FESTO ekologie kaj grupe!

Moissac facilege atingeblas per la franca loka trajnlinio (TER) inter Tuluzo kaj Agen, do alvenu unue en unu el tiuj urboj. Konsultu la horarojn ĉi tie el Tuluzo (lasta trajno je 19h51) aŭ el Agen (lasta trajno je 20h50).

El Parizo, 15 trajnoj tage veturas al Tuluzo, inkluzive unu nokta trajno. Ĉiuj interurbaj (intercités) kaj rapidtrajnoj (TGV) ankaŭ trairas Bordozon. Ŝanĝu en Agen al loka trajno por Moissac!

El Liono, 7 trajnoj tage (rektaj kaj kun unu ŝanĝo en Narbonne) portas vin al Tuluzo. Ĉiuj alvenas ĝustatempe por ke vi kaptu la lastan regionan trajnon al Moissac.

El Marsejlo, veturas 9 trajnoj tage al Tuluzo. Ili estas ĉefe interurbaj, do malmultekostaj. Daŭrigu vian vojaĝon per loka trajno ĝis Moissac.

El Barcelono, 2 rapidtrajnoj tage atingas Tuluzon, kun unu ŝanĝo en Narbonne. Pluveturu per loka trajno ĝis Moissac.

Informoj pri karavanoj disponeblas ĉe dediĉita paĝo.

FESTu per aŭto 🚗

La MFR atingeblas facile per aŭto. Parkejoj disponeblas senpage apud kaj tuj ekster la ejo. Se vi venas per aŭto, vi bonvenas helpi nin veturigi aliajn partoprenontojn inter la trajnstacio kaj la ejo. Lernu kiel ĉi tie.

FESTu per buso 🚎

Tuluzo atingeblas per internaciaj kaj naciaj busoj. Kelkaj informoj troviĝas ĉi tie. Vi bezonos pluveturi trajne al Moissac, do aliĝu al karavanoj!

FESTu per aviadilo ✈️

Savu la planedon, ne daŭrigu legadon! 🌿

La plej granda apuda flughaveno troviĝas kompreneble en Tuluzo. Bordozo kaj Bergerac ankaŭ povas oferti alternativajn malmultekostajn flugkonektojn.

El Tuluza flughaveno, prenu dediĉitan buson kontraŭ 9€ por atingi la stacidomon de Tuluzo Matabiau. Multe pli favorpreza alternativo (~2€) estas kapti la buson 31 ĝis Pasteur-Mairie de Blagnac, tramon 1 ĝis Arènes kaj metroon A ĝis la stacidomo. Jen detalaj informoj pri la du opcioj. El Tuluzo, kaptu unu el la oftaj lokaj trajnoj ĝis Moissac.

Ankaŭ el Bordoza flughaveno ekzistas dediĉita buslinio. Bileto kostas 8€ por plenkreskuloj kaj 7€ por junuloj ĝis 26 jaroj. Malmultekosta ebleco estas kapti tramon A ĝis Porte de Bourgogne kaj ŝanĝi al tramo C ĝis la stacidomo Saint-Jean. Rapidtrajnumu ĝis Agen kaj tie ŝanĝu al loka trajno por Moissac.

Alveni al la flughaveno de Bergerac certe malmultekostos, sed atingi Moissac estos pli defia. Ekzistas tri buslinioj inter la flughaveno kaj apudaj urbetoj. Ili ĉiuj trairas la stacion de Bergerac. La bileto kostas nur 2,30€. Atentu: vi nepre devas rezervi la buson ĉe 0033 (0) 970 870 870 ĝis la 17a horo de la antaŭa tago! El la stacioj de Bergerac, Périgueux kaj Marmande vi povas kapti lokajn trajnojn (bonprezajn kaj certe kun ŝanĝo en Agen) ĝis Moissac.

Se vi loĝas en Eŭropo, konsideru tamen atingi FESTOn trajne!