La MFR
Bonvenon en Moissac! Ni FESTos en la MFR (Maison Familiale Rurale, aŭ Kampara Familia Domo, t. e. kampara metia lernejo), kiu troviĝas iom ekstere de la urbeto.
Dum la jaro, la MFR gastigas metian lernejon por junuloj inter 13 ĝis 18 jaroj. Ĝi ofertas plurlitajn ĉambrojn (kun 4 ĝis 6 litoj) sur 2 etaĝoj, grandan manĝejon, plurajn klasĉambrojn, perfektajn lokojn por Gufujo kaj trinkejo, ludejon, tendumejon, grandan eksteran herbejon por sportumi, piedpilkejon kaj eĉ naĝejon!
Legu ankaŭ pri Moissac kaj la ĉirkaŭaĵo, kaj kiel alveni.
Dormoĉambroj
Ĉiuj dormoĉambroj estos plurlitaj, kun 4 ĝis 6 litoj po 1 ĉambro. En ĉiu ĉambro disponeblas ŝrankoj, sekurkestoj kaj lavujoj. Komunaj necesejoj kaj duŝejoj disponeblas en ĉiu etaĝo. Kunportu korptukon por duŝi kaj naĝi!
Kuseno kaj kovrilo estos provizataj el la ejo. Ne forgesu ankaŭ kunporti littukojn (matractukon, kovriltukon kaj kusentukon) aŭ dormosakon + kusentukon! Se vi forgesis aŭ ŝatus lui el ni, vi devos krompagi 30€. Legu pri ĉiu kotizero ĉi tie.
Manĝsalono kaj manĝteraso
En la manĝsalono, eblos samtempe kunmanĝi 110-ope!
Tendumejo
Tendumu ĉe ombra herbejo tuj apud la manĝteraso. Kunportu vian tendon kaj ĉiujn necesaĵojn por tranokti komforte! La duŝejoj kaj necesejoj de la unua etaĝo de la ĉefa konstruaĵo alireblas per ekstera ŝtuparo rekte el la ĝardeno.
Kamionetparkejo
Se vi ŝatus tranokti en propra kamioneto, disponeblas taŭga parkejo apud la konstruaĵoj de la MFR. Tie vi povus sekure parki kaj tranokti en enfermita tereno sub iom da ombro.
Kotizo por vi estos laŭ samaj kondiĉoj kiel tendumantoj (kun uzado de enaj duŝejoj kaj necesejoj). Vi bonvenas mendi ĉiujn manĝojn aŭ aliĝi kiel memzorganto!
Memzorgantoj
La memzorgantoj de FESTO profitos je luksegaj kondiĉoj! Disponeblos 8 ekipitaj kuirstacioj kun ĉiuj kuiriloj (potoj, patoj ktp.), manĝilaro, forno kaj mikroondilo. Eblas konservi manĝon en samloka fridujo. Apude, troviĝas klasĉambro uzebla kiel manĝsaloneto.
Programerĉambroj
Jen foto de tipa programerĉambro. Disponeblas ankaŭ trejnada ĉambro, kunsidaj ĉambroj kaj tiel plu. Ĉu vi ne jam emas cerbumi, kian programeron vi volas proponi dum la FESTO?