Karavanoj

Dum printempo, aperos ĉi tie detalaj informoj pri karavanoj. Intertempe, lernu kiel atingi la FESTOn per rektaj trajnkonektoj el Francio kaj najbaroj aŭ inspiriĝu el sekvaj trajnkonektoj. Vi bezonos pluiri per francaj rapidtrajnoj kaj regionaj trajnoj, sed almenaŭ vi maleksterlandiĝos al la direkto de la FESTO tute ekologie!

El Belgio kaj Nederlando

Eurostar konektas Roterdamon kaj Bruselon al Parizo multajn fojojn tage, rapide sed multekoste. Ekzistas ankaŭ pli malmultekosta sed malrapida OUIGO el Bruselo.

El Germanio

Parizo jam atingeblas rapide el ĉiu germana urbo, eĉ el Berlino kaj eĉ dum la nokto. Tio eblas dum unu tuta tago, sed eblas tranokti en Parizo ĉe multaj Esperantistoj.

El Svislando

Atingu Lionon per regionaj trajnoj tra Ĝenevo ĝis la 14:30. Alvenu al Moissac trajne ĝis la vespero kun trajnŝanĝo(j) en Narbonne aŭ/kaj Tuluzo.