Karavanoj estos memorganizitaj de la partoprenantoj per Telegramo. Aliĝu ĉi tie!
Lernu kiel atingi la FESTOn per rektaj trajnkonektoj el Francio kaj najbaroj aŭ inspiriĝu el sekvaj trajnkonektoj. Vi bezonos pluiri per francaj rapidtrajnoj kaj regionaj trajnoj, sed almenaŭ vi maleksterlandiĝos al la direkto de la FESTO tute ekologie!
BEMI organizas karavanon ! 🚲
Venu al FESTO bicikle kun aliaj esperantistoj.
Ni startos en Ĝenevo, Svislando, en dimanĉo, la 10-a de aŭgusto 2025, matene. Kunbiciklu de tie, aŭ de alia loko survoje, aŭ nur la lastan tagon. Pliaj detaloj: https://eventaservo.org/e/3bf8b1
Skribu al BEMI, se vi volas partopreni : bemi-estraro@tejo.org