La Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) estas asocio bazita en Francio.
Ĝiaj celoj estas:
- Promociigi en Francio instruadon kaj uzadon de la internacia lingvo Esperanto ĉe junularo.
- Promocii ĉe junularo lingvan lernadon ĝenerale kaj ĉefe lernadon de endanĝeritaj lingvoj.
- Organizi fare de kaj por junularo interkulturajn interŝanĝojn kadre de edukadaj spertoj.
- Subteni agojn pri internacia solidareco tra junulara edukado.
JEFO estas neŭtrala rilate al ĉiuj opinioj politikaj, filozofaj aŭ religiaj kaj rilate al ĉiuj sindikoj.